EL LA «LIBRO DE PREDIKISTO»

Nur vantaĵo ege granda, tion diras la predikisto,
      nur vantaĵo ege granda, ĉio nur estas vantegaĵ'.
Kiom multe da utilo povas do la homo akiri
      el la multe da laboro pene farata sub la sun'?
Iras for homgeneracio unu kaj alvenas alia,
      kaj foriras, kaj dum tio restas plu eterne la ter'.
Jen la sun' ascende venas, jen la sun' descende subiras,
      kaj al sia lok' rapidas, kie ree leviĝas ĝi.
Ĝi rapidas al la sudo kaj transire ĝi pasas norden,
      vento flugas ronde-ronde kaj revenas al sia gir'.
La riveroj al la maro kuras, sed la maro ne plenos,
      kien ajn la fluoj kuras, ili retrovenadas nur.
Kiel penas ĉiuj aĵoj, tion povas diri neniu,
      nek okul' sufiĉus vidi, nek enpreni povus orel'.
Kio estis, estas sama, kio estos; kio okazis,
      tiel same ja okazos: nova — nenio sub la sun'.
Jen pri kio oni diras: vidu, ĉi tio estas nova;
      de tre longe, tra centĵaroj antaŭ ni ĝi ekzistis jam.
Pri la antaŭaĵoj mankas la memoro; kaj pri la lastaj,
      al venontaj same mankos la memor' de la posteular'...

*

Ĉio povas trafi ĉiun: tute la saman lancon havas
      homo justa kaj maljusta, kaj la purul', la malpurul',
oferant', neoferanto, kaj la bonulo, la krimulo,
      kaj la homo ĵuradanta, kaj kiu timas de la ĵur'.
Tio tre malica estas en la aĵoj sub la ĉielo,
      ke al ĉiu homo estu tute egala lia lanc':
kaj la koro per malico, per frenezum' la memo plenas
      de l' homidoj dum la vivo; poste ilin atingu mort'.
Ĉar esperon havas ĉiu al vivantoj apartenanta,
      ĉar pli bona estas viva hundo ol mortinta leon'.
Ĉar ja la vivantoj scias, ke ili devas foje morti,
      sed la homoj, kiuj mortis, tute nenion scias plu,
tiuj povas jam ricevi tute nenian rekompencon,
      tial ke forviŝiĝinta estas jam ilia memor'.
Jam perdiĝis am' ilia kaj malamo kaj ekscitiĝo,
      ili plu ne havas parton el la aferoj sub la sun'.
Nu, sed manĝu vian panon gaje, kaj bonkore la vinon
      trinku, ĉar jam viaj agoj estas karaj al la Sinjor'.
Tial ĉiutempe estu pure blankaj sur vi la vestoj,
      kaj oleo bonodora ne forestu sur via kap'.
Kaj do vivu vian vivon kun edzino via amata,
      kiun amas vi en ĉiu tago de via vanta viv',
en la tagoj, kiujn Dio al vi donacis sub la suno,
      en la tagoj, ĉiuj tagoj de vantega via vanec'.
Ĉar ĉi tio estas, sciu, via parto en via vivo,
      kaj en la labor', per kiu vi laboradas sub la.sun'.
Kion vi kapablas fari, faru, ĉar plu ne estas ago,
      nek saĝumo, nek scienco en Ŝeol', kien iros vi.